Enkomputiligis Don HARLOW

La dudek-tria psalmo de David

de William AULD

poemigita de William AULD

Aperis en The British Esperantist, nov. 1967, p. 202


Paŝtisto mia, l' Eternul',
Min tenas en prosper',
Sur verda kamp' kuŝigas min
Trankvila ĉe l' river'.

Animon mian en kviet'
Plenigas Li per ĝoj',
Pro Sia nom' kondukas Li
Min sur la verovoj'.

Dumire, mi tra l' sombra val'
Ne timos pri malbon',
Ĉar vi kunestas, kaj Vi min
Apogos per baston'.

Vi kovras mian tablon en
Ĉeesto de l' vandal';
Vi unktas mian kapon, kaj
Plenplenas la pokal'.

Min sekvos dum la tuta viv'
Boneco kaj pardon',
Kaj mi eterne restos en
La Eternula dom'.