La monumento (Aleksandr PUSxKIN)

La monumento

A. S. PUŜKIN

elrusigis E. GLUĤOV


La jenan poemon de Puŝkin, tradukitan de E. Gluĥov, afiŝis ĉe la novaĵgrupo fido7.esperanto.rus Lena Poŝivana la 4an de junio, 1999.


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda

La monumenton mi konstruis nemankrean,
Sur homa voj' al ĝi ne kreskos fiherbar'.
Pli alten levis ĝi la kapon neobean,
Ol monumento al la car'.

Ne tute mortos mi, Sed iu mi-parteto
Postvivos ĉiam min, fuĝinte de la mort',
Kaj flugos glor'pri mi, dum vivos la poeto
Almenaŭ unu en la mond'.

Kaj iros fam' pri mi tra land' Rusio larĝa,
Kaj ĉiu ĝia gent' min gloros plu sen fin':
Fiera slav', kalmuk', kaj nun sovaĝa
Tunguzo, kaj severa finn'.

Al Dia vol', ho muz', obeu sen ofendo,
Sen timo pro insult', pri krono sen postul',
Akceptu laŭdon vi kun la indiferento,
Kaj ne subjesu al stultul'!

Amata estos mi de la popolo, vere,
Ĉar sentojn bonajn vekis mi per mia lir',
Ĉar dum kruela temp' glorigis mi liberon,
Kompaton vokis al martir'.


Sendu demandojn kaj proponojn al

Don Harlow <donh@donh.best.vwh.net>