Enkomputiligis Don HARLOW

Rimmel

de Francesco de GREGORI

elitaligis Giuseppe CASTELLI


Restas io, plurestas inter la helaj paĝoj kaj la paĝoj malhelaj.
Vian nomon mi viŝas for de mia ŝildo,
konfuzante pri ĉiu via alibio
kaj pri ĉiu mia agkialo.

Kiu min kart-aŭguris nomis min "la venkanto", sed ciganon kaj trukon
kaj trudeman ontecon, se mi estus nur pli juna,
mi detruintus per la fantazio,
mi disŝirintus per la fantazio.

Nun vi povas sendi viajn lipojn al adreso nova,
kaj mian bildon meti super ies, mi ne scias kies;
mi havas vian asan kvaron plu (atentu: ili samkoloras).
Vi kaŝu ilin, aŭ vi ludu kun ajnul';
aŭ ili restu bonaj geamikoj, kiel ni.

Sankta volo de vivo, dolĉa venusulin' el Rimmel;
kiel kiam pluvis ekstere kaj vi min demandis,
ĉu hazarde mi konservis tiun foton
kie vi ridetadis sen rigardi.

Kaj la vento pasadis preter via felkolumo, via personaĵo,
kaj kiam mi nekompreninte diris "Jes",
vi diris "Havas vi nur tion ĉi"...
nur tion havas mi el vi.

Nun vi povas sendi viajn lipojn al adreso nova,
kaj mian bildon meti super ies, mi ne scias kies;
mi havas vian asan kvaron plu (atentu: ili samkoloras).
Vi kaŝu ilin, aŭ vi ludu kun ajnul';
aŭ ili restu bonaj geamikoj, kiel estas ni.