Enkomputiligis Don HARLOW |
"Knab', eklumigu al mi!" "Sed ankoraŭ ja lume! Domaĝe Estus pri l' meĉ' kaj ole'! Lasu la ŝutrojn, sinjor'! Nur post domoj la sun' malaperis, ne post la montaro. Pasos pli ol duonhor' ĝis la vespersonoril'." "Iru, vi malfeliĉul' kaj obeu! Ja ŝin mi atendas! Dume, konsolu min, lamp', dolĉa heroldo de l' nokt'!". |