Enkomputiligis Don HARLOW

'Kiu la forton ŝtale ja rehardis'

de Johann Wolfgang von GOETHE

elgermanigis Kálmán KALOCSAY

Aperis en Romaj Elegioj & La Taglibro, Literatura Mondo, Budapest, 1932, p. 69


Kiu la forton ŝtale ja rehardis,
Se ne la Bild' eterne al li kara?
Kun kiu li en junplezuroj ardis,
De tiu brilas fajro freŝofara.
Se l' svenon turmentite li rigardis,
Nun la fortulon trafas ĝeno bara,
Kaj de l' sorĉrondo dolĉa, timŝancele,
Li tremas for, singarde, ŝtele, ŝtele.

Poste