Enkomputiligis Don HARLOW

'Viron ornamas la fort' kaj la gaja, libera animo!'

de Johann Wolfgang von GOETHE

elgermanigis Kálmán KALOCSAY

Aperis en Romaj Elegioj & La Taglibro, Literatura Mondo, Budapest, 1932, pagoj 40-41


Viron ornamas la fort' kaj la gaja, libera animo!
  Preskau ornamas eĉ pli lin la profunda diskret'!
Ho, vi, urbkonkerantin', silentemo! Reĝin' de popoloj!
  Kara diin', kiu min gvidis sekure tra l' viv'!
Kia do trafis min sort'! Jen solvas ŝerce la Muzo,
  Solvas Amor', ĉi fripon', buŝon fermitan al mi.
Malfacilege jam nun forkaŝi la honton de reĝoj!
  Kaŝas ja plu nek la kron', nek la frigia ĉapet'
Longajn orelojn de l' reĝ', ilin vidas jam ĉiu servisto,
  Sidas angore sur brust' al li la prema sekret'.
Li ĝin enfosus en ter', por ke iom li sin senpezigu,
  Sed ja pri tia sekret' gardi ne volas la ter',
Tie ekkreskas la kan' kaj susuras kaj flustras en vento:
  Midas, Midas, la reĝ', pompas kun longa orel'!
Ho, eĉ p1i peze por mi nun gardadi pri l' bela sekreto,
  Ĉar la plenpleno de l' kor' volas ekfonti sur lip'.
Ĉu amikinon pri ĝi mi konfidu? ŝi eble riproĉos.
  Aŭ, la amikon? Per li eble min trafos danĝer'.
Diri ĉi ravon al bosk', al eĥantaj rokoj -- mi estas
  Jam ne sufiĉe junul', kaj ne sufiĉe solul'.
Ho, heksametro, kaj vi, pentametro, al vi mi konfidas,
  Kiel ŝi ravas dum tag' kaj feliĉigas dum nokt'!
Ŝi, kiu en vir-tent' evitadas la retojn, metatajn
  De l' kuraĝuloj sen hont', kaj de ruzuloj en kaŝ'.
Saĝe kaj nete ŝi nur preterglitas, kaj konas la vojojn,
  Kie avida amat' certe atendas je ŝi.
Fuĝu, ho Luna, ĉe l' ven', ke l' najbaro ne vidu ŝin voje,
  Zumu, zefiro, en bosk', paŝojn ne aŭdu orel'!
Kaj vi ekkresku do nun kaj ekfloru, ho kantoj amataj,
  Flustru mallaŭte en flirt' laŭ la lulado de l' vent'.
Poste, sciigu je l' fin', kiel tiuj kanoj klaĉemaj,
  Romon pri l' dolĉa sekret' de l' feliĉega am-par'!