Enkomputiligis Don HARLOW

La sankta nokto

de Joseph MOHR

elgermanigis diversaj

Jen pluraj tradukoj de tre populara kristnaska kanzono

La sankta Nokto (Thiel)
Paca nokt' (nekonata)
Paca nokt' (Vink)
Paca nokt' (el Adoru)
Sankta nokt' (Kamieniecka)
Paca nokt' (nekonata)
Paca nokt' (nekonata)
Paca nokt' (nekonata)
Paca nokt' (nekonata)
Paca nokt', sankta nokt' (Retzlaff)
Paca nokt' (kiel ĝin kantas "Muzilanoj")
Milda nokt', sankta nokt' (Kořínek)

1. La sankta nokto
tradukis F. Thiel
el Internacia Kantaro
Ferdinand Hirt & Sohn
Leipzig, 1929
Paca nokt', sankta nokt';
ĉio en dorm', sole nur
ne la kara, sanktega par';
ĉarma knabo kun bukla harar',
:: dormu en paca kviet'! ::

Paca nokt', sankta nokt';
ĥoranĝelar' vekas nun
paŝtistaron solene per kant';
ĝoje gloras nun ĉiu aŭdant':
:: Jen la Savonto, Jesu'! ::

Paca nokt', sankta nokt';
ho, Dia fil', kiel vi
ĉarme ridas, montrante al ni,
ke la savo alvenis kun vi,
:: venis per via naskiĝ'. ::

2. Paca nokt'
tradukinto nekonata
Paca nokt', sanktvesper',
dormas jam tuta ter'.
Nur rigardas la Sankta Hompar'
dorman Bebon kun bukla harar',
:: En ĉieleca ĉarm'. ::

Paca nokt', sanktvesper'
sonas jam tra l' aer'.
Ĥora kanto de la anĝelar'
al mirigita la paŝtistar':
:: Pacon al la homar'. ::

Paca nokt', sanktvesper'
Dia fil' Mondesper'
Dum Vi dolĉe ridetas al ni,
Dia amo montriĝas en Vi,
:: Kristo savas nin Di'. ::

3. Paca nokt'
tradukis Jan Hendrik VINK
el Esperanta Kantokolekto
eldonis J. H. Vink
Paca nokt', sankta hor',
Taga lum' mortis for,
Nur maldormas feliĉa hompar',
Ĉarma Knabo kun ora buklar'
:: Dormu en dia ripoz'. ::

Paca nokt', sankta hor',
Kantas jen ĉiela ĥor'.
Nur paŝtistoj aŭskultas al ĝi:
"Gloron, gloron havigu al Di',
:: Paco estiĝos sur ter'." ::

Paca nokt', sankta hor';
Dia fil', Via glor'
prikantata ĝi estu sen fin',
ĉar de morto vi savis ja nin,
:: Per naskiĝo sur ter'. ::

4. Paca nokt'
el Adoru
IKUE kaj KELI, 2001
Paca nokt', sankta nokt'!
Sonĝas stel'. En malhel'
viglas ame la sankta par'.
ĉarma knabo kun bukla harar',
:: dormu; gardos ĉiel'. ::

Paca nokt', sankta nokt'!
Tra la mond' vibras kant':
"Ho paŝtistoj, mi diras al vi:
Jen en stalo la beba Mesi',
:: Li de l' mondo Savant'." ::

Paca nokt', sankta nokt'!
Tie ĉi Fil' de Di'
donas amon el Dia kor'.
Por elsavo nun sonas la hor':
:: Krist' naskiĝis por ni! ::

5. Sankta nokt'
tradukis Sofia KAMIENIECKA
Sankta nokt', silenta nokt'
sendas pacon al la mond'.
Kaj ĉe l' trogo Patrin' Sankta
estas dolĉe ridetanta
:: al la dormanta Fil'. ::

Sankta nokt', silenta nokt'
kaŭzas miron en la mond'.
Mirtuŝita paŝtistaro
pro la kant de l' Anĝelaro
:: kuras al la mirakl'. ::

Sankta nokt', silenta nokt'
vokas al la tuta mond',
ke Fil' Dia jen naskita,
de l' majesto plenigita,
:: estas nia Savant'. ::

6. Paca nokt'
tradukis nekonata
Paca nokt', sankta nokt'!
Mutas nun eĉ la vent'.
Jen maldormas nur amplena par';
ĉarma knabo kun bukla harar',
:: dormu plu en silent'. ::

Paca nokt', sankta nokt'!
Tra l' aer' vibras kant',
al paŝtistoj proklamas anĝel':
Li kondukas vin al la ĉiel',
:: Li, de l' mondo Savant'. ::

Paca nokt', sankta nokt'!
En la mond' Fil' de Di'!
Am' radias al ni el ĉi kor'.
Por elsavo nun sonas la hor':
:: Krist' naskiĝis por ni! ::

7. Paca nokt'
tradukinto nekonata
(variaĵo de 2 supere)
Paca nokt', sanktvesper',
dormas jam tuta ter'.
Nur prigardas la Sankta Hompar'
dorman Bebon en bukla harar',
:: En ĉieleca ĉarm'. ::

Paca nokt', sanktvesper'
sonas jam tra l' aer'.
Haleluja de la anĝelar'
kantas al ĝoja la paŝtistar':
:: venis Krist' al homar'. ::

Paca nokt', sanktvesper'
Dia Fil' Mondesper'
Dum Vi dolĉe ridetas al ni,
Dia amo montriĝas en Vi,
:: Kristo savu nin Di'. ::

8. Paca nokt'
tradukinto nekonata
Paca nokt', sanktvesper',
dormas mond' kaj la ter',
ne Jozefo kaj Maria, ĉar
gardas bebon kun bukla harar',
:: Pacon al la homar'. ::

Kvieta nokt', sankta hor',
kantas jen ĉiela ĥor':
"Ho paŝtistoj ni diras al vi:
Jen en Bet-Leĥem la beb' Mesi',
:: Krist' naskiĝis por ni!" ::

Silenta nokt', Dia tag',
venos ne nur unu Mag',
el Oriento la Tri Reĝoj,
kun donacoj kaj la preĝoj,
:: kuras al la mirakl'. ::

9. Paca nokt'
tradukinto nekonata
Paca nokt', kvieta nokt',
dormas Bet-Leĥemanoj kaj vokt'.
Kaj apude en la sama hor',
"Naskiĝis Jesu'!" - kantas ĥor',
:: donas amon el Dia kor'. ::

Paca nokt', sanktvesper',
sonas jam tra l' aer'.
Paŝtistojn informis anĝel',
gvidis al Fil' de Di' la stel',
:: venis Jesu' el ĉiel'. ::

Paca nokt', sanktvesper',
venos el Orienta Ter',
la Tri Reĝoj, Baltazaro,
la Gasparo-Mago, la Melĥior',
:: kun incenso, mirho, or'. ::

10. Paca nokt', sankta nokt'
tradukis Manfred RETZLAFF
Sankta nokt' estas nun ja!
Dormas jam ĉie la
homoj krome de l' kara par'.
"Kara knabo en bukla harar',
dormu vi jen en trankvil',
dormu vi jen en trankvil'!"

Sankta nokt' estas nun ja!
Savon nun ĝi al la
mondo portis, vidigas ĝi
la plenecon de l' graco al ni:
Dion en homa figur',
Dion en homa figur'.

Sankta nokt' estas nun ja!
La Sinjor' jam en pra-
temp' promesis, ne plu kun koler',
al ni homoj sur tiu ĉi Ter'
la pardonemon de Li,
la pardonemon de Li.

Sankta nokt' estas nun ja!
Fil' de Di', kiom da
amo elradias el vi!
Nun per vi saviĝis ja ni,
Krist', pro via naskiĝ',
Krist', pro via naskiĝ'.

Sankta nokt' estas nun ja!
La potenc' nun de la
patra amo verŝiĝas en Lin,
grace, patre brakumas Li nin,
la popolojn de l' mond',
la popolojn de l' mond'.

Sankta nokt' estas nun ja!
Sonas Haleluja'
sur la Tero nun ĉie ĉi.
Al paŝtistoj sciiĝis ĝi:
"La Savant' venis jen,
la Savant' venis jen."

11. Paca nokt'
kiel ĝin kantas la ĥoro "Muzilanoj" en Pollando
Paca nokt', sankt-vesper'
Dormas jam tuta ter'
Nur rigardas la sankta hom-par'
Kies Bebo kun bukla harar'
Dormas en sonĝa ĉarm',
Dormas en sonĝa ĉarm'.

Paca nokt', sankt-vesper'
Sonas jam tra l' aer'
"Aleluja" de la anĝelar'
Kantas elĝoje la paŝtistar'
"Venis Krist' al homar'!"
"Venis Krist' al homar'!"

12. Milda nokt', sankta nokt'
tradukis Jiři KOŘÍNEK
Milda nokt', sankta nokt',
Dormu nur regas nun.
Dormas ankaŭ infano de Di',
Sankta paro maldormas ĉe Li,
:: Kovru lin paco kaj ben'. ::

Milda nokt', sankta nokt',
Jen anĝel' el ĉiel',
Venas ĉe paŝtistoj el dom',
Sonas ĝoja mesaĝo por hom',
:: Sendis Savanton Di-bon'. ::

Milda nokt', sankta nokt',
Por trankvil' Dia Fil',
Teren savi nin venas al ni,
Lum' eterna, gvidonta radi',
:: Auxdu ni voĉon de Di'. ::