Enkomputiligis Don HARLOW
Ĉu sciis mi en horo, kiam Muzo Eniris min en blanka robraglan', Ke Liron, ŝtoniĝintan pro senuzo Vanprenos revivigi mia man'. Ĉu sciis mi en hor' de fulmotondro De mia amo, sola por la kor', Ke al plej kara viro en la mondo Okulojn aglajn fermos mi kun plor'. Ĉu sciis mi en la sukceso vica, Dorlotis kiam min la rava sort', Ke iam homoj per primok' malica Respondos al angora mia vort'. |