Enkomputiligis Don HARLOW

...se ni scius...

de DEGBE Zissou

Aperis en Ondo da Vero 25, trimonata informilo de TIETTI-Instituto de Esperanto en Togolando


Dankon! Dankegon!
Pri la vivo nuntempa pensante,
Homoj multobligas problemojn,
Homoj ne komprenas homojn.
.... Se ni scius ......

La patroj ne komprenas la filojn
La filoj ne komprenas la patron;
Ho ve! Nia mondo, misterplena!
Trankviliĝu la homaro!
.... Se ni scius ........

La pafado pliiĝas
La malpaco multobliĝas.
Ho! Ĉesu, mi admonas.
Pacon! Pacon! Mi diras.
.... Se mi scius....

Nu, ĉiuj problemoj estas solveblaj;
La patroj komprenos la filojn;
La filojn komprenos la patrojn.
Malpaco malaperu en la mondo.
.... Se ni scius......
La celon de la bela kaj neŭtrala lingvo internacia ESPERANTO.