Enkomputiligis Don HARLOW |
En mia mondo ena eksonis kanto ĵus. De sola ton' serena ĝi kreskis al korus'. Pri ravo ĝi alaŭdas rojete ĝojas ĝi kaj oceane plaŭdas pri amo kaj pasi'. Krom mi neniu konu ĉi kanton en maĵor'. Ke tamen same sonu muzik' en unu kor'! |
|