Enkomputiligis Don HARLOW
Ĉu vi iros al Skarbra Foir'? Petrosel', salvi', rosmaren'; Menciu min al tiea junvir', Ĉar li estis mia korsuveren'. Teron li portu al mi po hektar' Petrosel', salvi', rosmaren'; Eĉ inter sablo kaj ŝtormo de l' mar', Kaj li estos mia korsuveren'. Plugu vi ĝin per korn' de virŝaf' Petrosel', salvi', rosmaren'; Per piprograjn' semu li kun celtraf', Kaj li estos mia korsuveren'. Falĉu ĝin li per serpo el led' Petrosel', salvi', rosmaren'; Per pavoplum' ligu ĝin en posed', Kaj li estos mia korsuveren'. Mi respondis demandojn jam tri Petrosel', salvi', rosmaren'; Nun eble vi faros same por mi, Kaj vi estos mia korsuveren'. |