Enkomputiligis Don HARLOW

Sorĉa hor' de kreiveco...

de Anja KARKIAINEN


Klaketu ĉi tie por Latin-3 literaro Klaketu ĉi tie por versio unikoda


I
Sorĉa hor' de kreiveco,
plumo, mi kaj paperpeco -
vortoj fluis, iĝis frazoj,
kunligiĝis al versaĵoj.

Ĉar mi ilin mem tre ŝatis,
mi kunulojn ne kompatis,
sed altrudis la liniojn
kaj postulis opiniojn.

Por preventi troflatemon
mi prezentis la poemon
anonima. Do respondis
ĉiu vere, dum mi sondis.

II
Fiŝisto hokkaptis starante sur bordo,
legis la versojn kaj diris: "En ordo,
kvankam mi pensas, ke ĝi iom sekas.
Kvazaŭ anas' la poeto nur blekas.
Pli eleganta ĝi estus laŭstile
se ĝi fluadus pli glite, angile."
Ripareje bruis iloj, lubrikaĵo stinkis.
Laboriston la struktur' de l' verko ne konvinkis.
"Oni devus ĉiun parton tie ĉi disigi,
frezi, torni, rekunmeti kaj finreguligi.
La strofaro povus eble iĝi eĉ agrabla,
se ĝi estus polurata per papero sabla."
Lernejana opini':
"Enuigas poezi'!
Nur konvenas la hobio
al mumi' kaj fosilio.
Naŭzas ĉi galimati',
mankas tie eĉ bildstri'!
La vikari' de l' paroko loka
la verkon trovis skandala, ŝoka,
kaj predikadis tre fanatike:
"Nur povas iu malsana psike
tiaĵon skribi - aŭ hom' ebria.
La tuto estas diable fia!"
Ĝardenisto florbedeton sarkis
kaj leginte jenon nur rimarkis:
"Superflua, nenecesa verko,
tamen ĝi uzeblus kiel sterko!
Se mi lasus ĝin kompoŝte putri,
povus mi per ĝi legomojn nutri."
Kiam mi al psikiatro deĵore
montris la strofojn, li ŝrikis angore:
"Kie vi trovis ĝin? Ĉu paciento
nun ĝin serĉadas je ve' kaj lamento?
Vidu angule la inkomakulon!
Per ĝi mi testos la skizoidulon!"
Bonodoris ĉe l' bakisto freŝa, varma pano.
Mian tekston li tralegis kun dolorrikano.
"Tro pufiĝis tiu ĉi nehomogena maso!
Ja malpli bezonus ĝi da gisto kaj da graso.
Mi konsilus al farinto, ke li ree knedu
aŭ prefere je plektad' de versoj tute cedu."
La policano trafikon gvatis
kaj pro la strofoj la kapon gratis.
"Plej bone estus konfiski tion
- mi evitemas ja anarkion.
Do, la verkinto sin legitimu!
Mi malpermesos, ke li plu krimu."
Biologo ion studis per la mikroskopo.
Li konstatis: "Tio ĉi ne estas de Ezopo.
Ĉu ĝin kreis en ĝangalo cerkopiteketo
aŭ ĉu agonia muŝ' en aranea reto?
Eble naskis ĝin la kap' de pulo aŭ pediko.
Eĉ ne spuron havas ĝi de vera poetiko."
La kuiristo ĉe l' forno ŝvitis.
Pri la poem' li ne tro meditis.
"Al kiu povus la versoj plaĉi?
Almenaŭ min ili igas kraĉi.
Dolĉaĵon spicis la grandkanajlo
anstataŭ sukero kun sal' kaj ajlo."
Avertis kuracisto en urba hospitalo:
"Ĝi estas aktiviga al pankreat' kaj galo,
el kies stimulado rezultos misdigesto,
kaj poste doloregos stomako kaj intesto.
Neeviteble kreskos la arteria premo.
Signifas gravan riskon ĉi tia poememo."
Eĉ sportisto stadione
ne premiis laŭrokrone.
Spiregante li nur veis:
"Kiu tiel flegme kreis?
Oni lin iele dopu
aŭ la klapon tute ŝtopu!"
Sur herbej' pastiĝis brutoj kaj tabanoj zumis.
Tie miajn strofojn bienulo okulumis.
"Nur malgrandan parton de poemoj mi komprenas,
kaj el ili la plej dolĉajn arde abomenas.
Al ĉi tiu vortamaso mankas fram' kaj fosto.
Pli valoras produktaĵ' de sub la ŝafa vosto!"
Post tiu frapo mi pluenketis
ĉe pensiul', kiu mem poetis.
Li diris: "Kiam mi estis juna
ni ne verkaĉis en stilo nuna.
Ni noble, virte, profunde sentis
- sed tiun ĉi iu ekskrementis."

III
Ĉu mi nun lasu la verkan laboron?
Ne, tute male! Mi sentas fervoron
libron poeti - en stilo sama.
Baldaŭ tutcerte ĝi faros min fama!
Verkojn malplaĉajn al granda publiko
trovas ja perloj klerula kritiko...