Enkomputiligis Don HARLOW

Sir Patrick Spens

Balado 17-jarcenta

Elskotigis John S. Dinwoodie

Aperis en Belarto 2, aŭtuno 1961


En Dunfermlin' la reĝo sidas
Kun vino ĉe la lipo;
"Kie mi trovos estron lertan
Por mia nova ŝipo?"

Parolas kavalir' maljuna,
Kiu apude sidas:
"Patriko Spens superas ĉiujn,
Li lerte ŝipojn gvidas."

La rego do leterojn skribis,
Sigelis ĝin en ordo,
Ĝin sendis al Patriko Spens,
Marŝanta sur la bordo.

"Al Norvegujo tuj veliru,
Al Norveguj' transmara,
La reĝfilinon revenigi
Al ŝia hejmo kara."

Li legis la unuajn vortojn,
Ridegis li sen fin':
Sed kiam legis li la tuton,
Larmoj blindigis lin.

"Kiu min al la reĝ' menciis,
Kaj kies la propono,
Ke li min sendu sur la maron --
En tiu ĉi sezono?

"Ekestu hajlo, neĝo, ŝtormo,
Al Norveguj' transmara
Ni devos iri revenigi
Ŝin al la hejmo kara."

La velojn lunde ili hisis,
Maren rapidi penis,
Malfruvespere en merkredo
Al Norveguj' alvenis.

Apenaŭ du semajnojn ili
En Norvegujo loĝis,
Kiam la lordoj de la lando
La skotojn ekriproĉis.

'La reĝan oron forkonsumi
Vi skotoj nun arogas."
"Mensogas vi; mensogas ĉiuj;
Senhonte vi mensogas!

"Arĝenton portis ni por pagi
La tutan ŝipanaron.
Kaj ruĝan oron en la ŝipo
Mi portis trans la maron.

'Pretiĝu, ho ŝipanoj karaj;
Ni tie ĉi ne restos."
"Ho ve ! ho mia kapitano,
Mi timas, ke tempestos.

"Hieraŭ en krescent' arĝenta
Kuŝis Ia lun' malnova:
Mi timas, estro, ke nin trafos
Fatalo katastrofa."

Apenaŭ kvar-kvin mejlojn ili
For de la lando krozis --
Ekblovis vento, mallumiĝis,
La mar' ekfuriozis.

Rompiĝis mastoj: la ventego
Forŝiris ĉiujn ankrojn:
Martelis sur la ŝipon ondoj,
Frakasis ĝiajn flankojn.

"Ho! kie trovos mi mariston,
Kiu la ŝipon gvidos,
Dum grimpos mi al la mastpinto:
Eble mi teron vidos."

"Jen estas mi, maristo lerta,
Kaj mi la ŝipon gvidos,
Dum grimpos vi al la mastpinto:
Sed teron vi ne vidos."

Antaŭ ol li du paŝojn iris
Ekkapti la ŝnuraron,
Tabul' rompiĝis kaj enlasis
La furiozan maron.

"Portu al mi matracojn, velojn,
Kaj parton de l' ŝnuraro,
Por ŝtopi ĝin, sed enfluadis
La furioza maro."

Matracojn ili portis, velojn,
Kaj parton de l' ŝnuraro
Por ŝtopi ĝin, sed enfluadis
La furioza maro.

La skotaj lordoj malsekigi
La ŝuojn ne deziris,
Sed antaŭ la ludfin' la ondoj .
Super la kapojn iris.

Multajn matracojn silkbroditajn
La mar' surbruste tenis;
Multaj nobelaj lordofiloj
Neniam hejmen venis.

La manojn la virinoj tordis,
La harojn ili ŝiris
Pro edzoj, filoj kaj amatoj,
Kiujn la mar' fortiris.

Ho! longe, longe la virinoj
Rigardos el la pordo;
lli Patrikon Spens ne vidos
Veliri al Ia bordo.

Ho, longe, longe la fraŭlinoj
Atendos en bonordo
Amatojn karajn pereintajn
En la norvega fjordo.

Cent klaftojn sub la marsurfaco
Ripozas la marpredo --
Patriko Spens, kun skotaj lordoj
Kuŝantaj ĉe l' piedo.