Enkomputiligis Don HARLOW |
En nia strat' la balaistoj ŝanĝis la rolon kaj aperis kun hakilo, pioĉo kaj segilo, kaj fortranĉis la branĉojn de la fagoj. Ho, utilo! La dolĉaj fagoj, kiuj nin aleas, forperdas siajn sprosojn en Aprilo! Kaj dum la branĉoj falas kaj pereas, la amputistoj bonhumore viglas, kriante: «For! Vi nur foliojn kreas por ĝeni nin aŭtune dum ni striglas la urbajn stratojn» — Tiel, ekzekute, tra l' longa strato ili gaje migras. La stumpaj arboj siluetas mute. Jes ja. En niaj stepoj de bitumo, ĝangaloj de betono, ni bezonas ankoraŭ ian spiron el la humo. Ni tial plantas arbojn, sed ordonas, ke ili ne etendu sin sovaĝe, sed kresku dece, ĉar aleo donas bontonon al kvartalo, sed domaĝe foliojn ŝuti rube sur pavimon aŭ en ĝardenojn! Ne — ni tondu saĝe. Ho, fagoj! Vian kriplan anonimon mi vidas kun hororo kaj sufero. Vi gestas fikse, kvazaŭ vi animon enfermas, kiel arboj de Infero. En pluva tago poste mi eliris. Tra l' strato kia trista panoramo! Eble tiele la krucar' spaliris sur Via Appia, kiam post la dramo de l' tondra sklavribel', Spartako pendis kun sepcent, dum forfumis la viv-flamo. La straton apatie mi descendis, dum ĉiu arbotorso gutis larme kvazaŭ pri sia sorto ĉiu plendis. «Do vin la homo dresis!» mi malvarme konstatis, kiam, jen! kvin verde spontaj folioj sur dolora stump' alarme respondis: «Ne, ni spitas!» — Ha, senhontaj! |