Tercinoj (William F. ORR)

Enkomputiligis Don HARLOW

Tercinoj

de William F. ORR

aperis en The ELNA Newsletter, 1989(7), p. 13


En kiu cirklo de l' Purgatorio
Eltrovis fine Dante Alighieri
La kabeintojn? Aŭ ĉu Vergilio

ĝin pasis aŭ ŝajnigis malaperi,
Por ŝirmi la poeton de l' angoro
De vidi la perditojn trosuferi,

Tiel proksime al la Verda Koro,
Sed malproksime de la Vero Verda?
"Ho Kabe! Kabe!" krias la sufloro.

Ĉu tiu homamaso celoperda
Al Dante pledis resti sur la vojo
Kaj doni eĉ nur onon de kuler' da

Esperanto? Ĉu al li ilia bojo
Ne kompreneblis? Ĉu li nur la muron
Rigardis, sen por eĉ nur unu fojo

Vidi Kabeojn kaj Babelan Turon
Kaj aŭdi la babilon kaj torturon?