Enkomputiligis Don HARLOW
Ĉiuj suferas je tertremoj, Elsenditaj de Dio por instali Klare l' egalecon inter homoj. Kontraŭ tertremoj neniu povas batali. Simile tremas reĝoj kaj sklavoj. Tiam riĉeco kaj supereco Akiritaj per lerteco de avoj Ne plu estas la fratoj de fiereco. Nu! Vokas Diojn la saĝuloj. El la ĉielo la solva voĉo tondras. Kiam sin tuŝas iaj ajn uloj, Trankvile gracon al ili mi sendas. Umu surkorpe similan tukon. Ĝia koloro estas tia de mia haro. Faru du vicojn sen vidi ies nukon. Subite Eku (1) pasas inter la aron. Ĝia dekstra flanko fariĝis nigra. Kaj la alia vico montriĝis blanka. Tio kreskigas polemikon pigran Ĝis perdiĝis pura sango. Ajna disputo, kiu naskiĝas inter homoj, Venas el miskompreno, malobservado. Observu tagon kaj nokton en via domo, Konsiderante ĉiun flankon de kreado. |