Enkomputiligis Don HARLOW

Testamento

de Taras ŜEVĈENKO

elukrajnigis L. NOVIKOVA

Aperis en Moskvaj Novaĵoj, Esperanta provnumero, Aprilo 1989, p. LS4


Kiam mortos mi, amikoj,
Mian tombon faru
En la stepo larĝe vasta
De Ukrajno kara:
Por ke vidu mi la valojn,
Dnepron kaj montetojn,
Por ke aŭdu, kiel muĝas
La river impeta.
Kiam sangon malamikan
For de ter' Patruja
Portos ĝi al blua maro,
Mi ekstaros tuje.
Lasos ĉion kaj mem Dion
Mi atingos pie,
Preĝos verve ... Sed sen tio
Mi ne scias Dion!
Tombon faru kaj ekstaru,
Ŝiru ĉenon feran,
Kaj aspergu per tirana
Sango la liberon!
Kaj en nova familio,
Granda, bela, forta,
Ne forgesu rememori
Min per bona vorto!