Enkomputiligis Don HARLOW |
Tiger! Tiger! burning bright In the forests of the night, What immortal hand or eye Could frame thy fearful symmetry? In what distant deeps or skies Burnt the fire of thine eyes? On what wings dare he aspire? What the hand dare seize the fire? And what shoulder, and what art, Could twist the sinews of thy heart? And when thy heart began to beat, What dread hand? and what dread feet? What the hammer? what the chain? In what furnace was thy brain? What the anvil? what dread grasp Dare its deadly terrors clasp? When the stars threw down their spears, And water'd heaven with their tears, Did he smile his work to see? Did he who made the Lamb make thee? Tiger! Tiger! burning bright In the forests of the night, What eternal hand or eye Dare frame thy fearful symmetry? |
Tigro, tigro, brile brula En arbaro nokt-obskura, Forĝis kia man' eterna Vin je simetri' konsterna? En kia fundo aŭ ĉielo Ardis via okulhelo? Kia lin flugil' subtenis? Kia man' la fajron prenis? Per kiaj ŝultro kaj kompreno. Por vi tordiĝis kortendeno? Kaj kiam pulsis batoj koraj, Kiaj pied' kaj mano gloraj? Kia martelo? Ĉeno kia? Kia forn' por cerbo via? Riskis kia fort' kolosa Spiti al terur' ambosa? Kiam steloj sin malarmis Kaj sur la ĉielon larmis, Ĉu la verko al li karis? Ĉu vin Ŝafid-farinto faris? Tigro, tigro, brile brula En arbaro nokt-obskura, Forĝus kia man' eterna Vin je simetri' konsterna? |
Tigre, tigre flamboyant d'ardeur Dans les forêts de la nuit; Quel pouvoir immortel, inouï, Forma ta parfaite terreur? Dans quels cieux, quelles profondeurs Brûlait le feu de ton regard? Quel vol osa donc vouloir? Et quelle main saisit ce feu? Et quelle puissance et quel art Nouèrent les ligaments de ton coeur? Dès ses premiers battements, Quels pieds et griffes effrayant? Quelle chaîne? Quel marteau? Dans quelle fournaise était ton cerveau? Quelle enclume? Quel poing effarant Put gripper tes mortelles transes? Quand les astres jetant leurs lances Arrosèrent le ciel de pleurs, Sourit-Il en te contemplant, Lui qui fit l'agneau de douceur? Tigre, tigre flamboyant d'ardeur Dans les forêts de la nuit; Quel pouvoir immortel, inouï, Osa former ta parfaite terreur? |
Notojn verkis William AULD en la artikolo "La Internacia Lingvo kiel Belarta Tradukilo", en Memorlibro pri la Zamenhof-Jaro, Londono: UEA Centro de Esploro kaj Dokumentado, 1960, paĝoj 54-67.
Formo: La originalo estas verkita laŭkvartroĥeaj versoj, kiuj foje permesas al si ricevi aldonitan silabon ĉe la verskomenco. Tiun ĉi formon fidele reproduktas la E. La F. aliflanke tradukas sesfoje per kvin piedoj anstataŭ kvar, kio abrupte lezas la rimoglatecon. Kiel la originalo, tiel ankaŭ la E. rimas aabb; la F. diversmaniere. Entute la formon ne redonas F., jes redonas E.
Titolo: Koincido de terminoj ebligis al ambaŭ tradukintoj reeĥi la originalon.
Komentaro:
(1) E. redonas la aliteracion de A.
(2) F. redonas precizan signifon kaj ankaŭ la sonojn de A. E. aldonas la nocion obskura. E. arbaro singularas kompare kun pluralaj A. forests kaj F. forêts, sed klopodas redoni ĝeneralecon per ellaso de la artikolo.
(3) E. redonas A. hand, sed ne A. eye; F. redonas neniun el ambaŭ, anstataŭigante ilin per la malpli konkreta pouvoir. F. immortel precize eĥas A. immortal, sed superflue aldonas ankaŭ innouï. E. eterna praktike samsignifas kiel A. immortal.
(4) La kondicionalon de A. could frame reproduktas nek E. forĝis nek F. forma. F. parfaite terreur ne respondas al A. fearful symmetry, E. simetri' konsterna; A. adjektivon fearful tradukas F. substantivo terreur, A. substantivon symmetry tradukas F. adjektivo parfaite -- domaĝa renversiĝo de l' signifo. Nuanceco de E. je estas subtila sed ne domaĝas la sencon.
(5) Nek E. nek F. tradukas A. distant. E. fundo kaj ĉielo singularigas pluralajn A. deeps kaj skies.
(6) E. helo ne precize samsignifas kiel A. fire. F. regard malpli konkreta ol A. eyes.
(7) E. redonas nek A. dare nek aspire. F. osa egalas al A. dare, sed substantive F. le vouloir ne tute kaptas la potencon de verba A. aspire. E. flugil' denove estas singulara kompare kun plurala A. wings.
(8) Nek E. nek F. tradukas A. dare.
(9) F. puissance ne tradukas A. shoulder, E. ŝultro. F. art reeĥas A. art, sed oni povas trafe pravigi la E. tradukon kompreno en tiu ĉi kunteksto.
(10) Nek E. nek F. redonas A. could. F. nouèrent iom ŝanĝas la sencon de A. twist. E. esprimo en v. 9-10 estas iom elipsa, malpli rekta, ol A. kaj F. E. tendeno denove singularigas pluralan A. sinews.
(11) F. ne ripetas A. heart. En E. mankas nuanco de A. began. E. iom pleonasme al pulsis aldonas batoj.
(12) F. griffes pruvas, ke la tradukinto miskomprenis la originalon tie; la A. hand kaj feet ne apartenas al la tigro, sed al la mistera, terura Io aŭ Iu la tigron kreinta. E. gloraj mistradukas la A. dread. Denove per E. pied' la tradukinto singularigis pluralan A. feet.
(15-16) A. dare estas tradukita de E. riskis spiti; F. put estas malpli forta. F. mortelles ne redonas la sencon de A. deadly; E. tiun nuancon ne redonas. E. fort' ne estas tiel preciza, kiel A. grasp, F. poing. En E. tute mankas la grava nuanco A. clasp. La senco de A. dread, F. effarant, ŝanĝiĝas al E. kolosa.
(17) E. malarmis ne precizigas, ke temis ĝuste pri A. spears, F. lances; ĝi estas ankaŭ iom malpli definitive rezigna ol A. threw down. F. participigas per jetant.
(19) E. per karis parafrazas la originalon. La nuanco de A. work, E. verko, mankas en la F.
(20) F. fakte ne tradukas tiun ĉi verson; la tuta nuanceco mankas. F. de douceur ne estas motivita de la originalo.
(21-24) Tiu ĉi strofo ripetas la unuan strofon, kun unu grava kaj subtila diferenco: A. could frame apud dare frame; la duan redonas F. osa former per aldono de tuta piedo; E. donas similan sed ne saman subtilan distingon per forĝis apud forĝus.
Ĝenerala konkludo pri la poemo: La franca traduko estas pli laŭvorte proksima al la originalo, je grava kosto de la formfidelo. Al la esperanta traduko mankas pluraj gravaj nuancoj.