Enkomputiligis Don HARLOW

Mi estas gaja papilio

de Julio BAGHY

#1 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


Mi estas gaja papilio.
Ne kredu min en ama vort'.
De roz' mi flirtas al lilio
kaj sur verben' min trafos mort'.

Mielon havas ĉiu floro.
Mi vivas per la kismiel'
kaj post satiĝo sen memoro
mi flugos fine al ĉiel'.

Se la anĝeloj min forpuŝos
pro mia vivo sur la ter',
demonajn lipojn do mi tuŝos
en fund' profunda de l' infer'.