Enkomputiligis Don HARLOW

Volgo muĝas same kiel la Danub'

de Julio BAGHY

#2 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


Volgo muĝas same kiel la Danub' ...
Sur ĉielo ĉie estas blu' kaj nub',
sed nenie estas en la granda mond'
hejmo familia por la vagabond'.

Li nur migras, migras sur sencela voj';
ravas lin birdkanto, pelas hunda boj',
sed li kantas, ridas dum la longa driv'
pri la tuta mondo, pri la tuta viv'.