Enkomputiligis Don HARLOW

Ho, ruĝa rozo, bela floro

de Julio BAGHY

#3 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


Ho, ruĝa rozo, bela floro,
mi amas vin kun pura koro.
Al vi la sentoj, pensoj iras
kaj mia koro vin deziras.
Ho, ruĝa rozo, bela floro,
vin amas ... amas mia koro.

Per dolĉa lingvo de l' silento
al mi parolas vi en sento:
"Ne estas tiu malfeliĉa,
kiu en sentoj estas riĉa."
Parolas vi al mi sen buŝo,
sen vortoj, sed kun kora tuŝo.

La senton kredu! Nur ĝi gravas.
Ĝi forton kaj kuraĝon havas.
La amo pura, sune hela
la mondon faras bona, bela.
Vin amas ... amas mia koro,
ho, ruĝa rozo, bela floro.