Enkomputiligis Don HARLOW

En aŭtuno sur la kampo

de Julio BAGHY

#6 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


En aŭtuno sur la kampo
velkas ĉiu floro,
sed printempe ree pompas
ĉiu kun odoro.
Nur la flor' de mia koro
ne plu pompos por mi:
oni metis ŝin en tombon
por eterne dormi.

Kial Dio do permesis
ŝin renkonti, ami,
se Li prenis ŝin al steloj
ilin pliornami?
Steloj ja brilegis dense
ĉe la pala luno,
sed de kiam ŝin Li prenis
vivas mi sen lumo.