Enkomputiligis Don HARLOW

Sur falinta foliaro

de Julio BAGHY

#7 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


Sur falinta foliaro korvoj migras ...
La someraj revoj velkas ... Nuboj nigras.
Mia amo ― vagabonda papilio ―
jam forkisis sian vivon sur petaloj de lilio.

Florpetaloj falas, falas sen espero ...
Velke mortas eĉ memoro pri l' somero
Ve! dolore, ke sunkovraj nuboj nigras
kaj sur seka foliaro en nebulo korvoj migras.