Enkomputiligis Don HARLOW

Tri Gracioj karaj

de Julio BAGHY

#8 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


(Al tri estonaj lernintinoj)

Tri Gracioj karaj, Tri Gracioj ĉarmaj,
en la norda lando tri sunetoj varmaj,
kies rid' petola min inspiris, ravis
kaj en kies rondo mi nur ĝojon havis,
estu salutataj de poeta koro,
danka kaj feliĉa pro la rememoro.

En fumringoj dancaj de la cigaredoj
jen skiziĝas siluet' de tri kapetoj.
El tri okulparoj kora puro brilas,
el pasintaj horoj ora rido trilas
kaj babilas al mi tra l' solec', silento
tri buŝetoj viglaj pri l' amika sento.

Kribre falas la nebulo de l' forgeso ...
Al migranta hom' ne decas ĵurpromeso.
Norde nun kaj morgaŭ sude li sin trovos.
Pri vizaĝoj cent memori ĉu li povos?
Eble, sed dolore, ĉar en horoj larmaj
vi forgesis lin jam, Tri Gracioj ĉarmaj.

"Ĉu ne honte tiel danki? ― vi riproĉas.
Nur sentakta kor' al ĝoj' malĝojon kroĉas."
Min pardonu! Por momento kaj sen volo
mi forgesis, ke ne estas mi en solo,
ĉar vizitis min ― ho dankon! ― koroj varmaj:
ridetantaj, karaj Tri Gracioj ĉarmaj.