Enkomputiligis Don HARLOW

Mia kara, mi memoras

de Julio BAGHY

#9 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


Mia kara, mi memoras kelkahore
kiel nia amo kreskis, pompis flore.
Vesperiĝo ... sonorilo ...
en okuloj arda brilo ...
Mia voĉo tremis pia:
"Vin mi amas! Estu mia!"

Kara, vi nenion diris nur ridetis,
vian manon en la mian milde metis.
Koron donis via tuŝo,
larmojn kisis mia buŝo
kaj mi ĵure flustris tiam:
"Mi forgesos vin ― neniam."

Ni disiris ... La juneco jam forflugis.
Sur la frunto cent ĉagrenoj sulkojn plugis.
Tamen, kara, kelkahore
mi memoras pri vi plore ...
Vi plendadas tra l' silento:
"Amo estas nur turmento."