Enkomputiligis Don HARLOW

Via ĉarmo, knabineto

de Julio BAGHY

#10 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


Via ĉarmo, knabineto,
verso estas sen poeto;
ĉar mi tion vere sentas,
mia kanto ― eksilentas.