Enkomputiligis Don HARLOW

Ne timu la amon, ĉar Dio ĝin donas

de Julio BAGHY

#100 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


Ne timu la amon, ĉar Dio ĝin donas
por vin konsoli dum mil turmentoj
kaj gardu ĉi flamon, vojmontre ĝi lumos
en blinda nokto sur voj' de l' sentoj.

Ne timu oferi la koron por amo,
vi restos viva eĉ sub terbuloj;
en pompa ĝardeno de l' Vivo pulsanta
sen mort' jam mortas la timemuloj.

Ne timu la amon, nek hontu pri l' sentoj,
vin tenu brave en la batalo
kaj levos sin venke el kripto de l' Nuno
la homa Homo: la Idealo.