Enkomputiligis Don HARLOW |
Flugos for la revo ... Kiel mara mevo migros for mi el la lando; vokas min la ― devo. Mi ne ploros, mi ne ploros, nur la koro doloros, ĉar vi, mia kara, por alia floros. Flugos jar' post jaro ... Kiel ŝip sur maro mi pereos inter rifoj, glutos min ordaro. Vi ne ploru, ho, ne ploru, eĉ la kor' ne doloru, nur per eta preĝo pri mi ekmemoru! |