Enkomputiligis
Don HARLOW
Mi kisis cent knabinojn
de Julio BAGHY
#13 en la poemaro
La vagabondo kantas
(1937)
Mi kisis cent knabinojn
kaj cent knabinoj min.
Mi rabis cent animojn;
prirabis ili min.
La rido, kisoj, ardo,
la perdo kaj la gajn'
nur estis ama arto
kaj dolĉe trompa ŝajn'.