Enkomputiligis Don HARLOW

Knabina kor'

de Julio BAGHY

#14 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


Knabina kor',
hodiaŭ
mi migros for.
Adiaŭ!
Forgesi min promesu,
alian vi karesu
hodiaŭ ...
Adiaŭ!

La kora flam'
hodiaŭ
forflagru jam
Adiaŭ!
Kaj ĵetu vin al tuŝo
de kissoifa buŝo
hodiaŭ ...
Adiaŭ!

Ho, kara, vi,
hodiaŭ
disiĝos ni.
Adiaŭ!
Ĉagrenon mi ne havos,
min nova ĉarmo ravos
hodiaŭ ...
Adiaŭ!