Enkomputiligis Don HARLOW

Provizis min la bona Di'

de Julio BAGHY

#16 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


Provizis min la bona Di'
per gaja kor' kaj fantazi'.
Per fantazi' mi korojn spronas:
la koron mi al centoj donas.

Kaj post foriro de la Ter'
verdiktos Dio kun sever':
"Edenon perdis vi pro revoj,
pro dolĉaj pomoj de cent Evo-j."