Enkomputiligis Don HARLOW

La vespera vento blovas

de Julio BAGHY

#18 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


La vespera vento blovas;
mian kanton portas ĝi.
Malproksime vin ĝi trovas
sur benketo sub tili'.

Ploran flustron de l' tilio
en la kor' komprenas vi:
"En la viv' min tedas ĉio,
jam ripozi volas mi."