Enkomputiligis Don HARLOW

La estono kaj hungaro

de Julio BAGHY

#19 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


La estono kaj hungaro
estas frata paro.
Tion diras, eble prave,
nia lingvistaro.

La fratecon ne la lingvoj,
moro ĝin sigelas;
mi asertas, la parencoj
reciproke ― ŝtelas.

En ŝtelarto la estonoj
hungaron superas,
tion pruvu la domaĝo,
kiun mi suferas.

Mi, hungaro, ŝtelis kisojn
sekvante la ― moron,
sed la estoninoj ŝtelis
de ŝtelisto ― koron.