Enkomputiligis Don HARLOW

Hej, knabino bluokula

de Julio BAGHY

#20 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


Hej, knabino bluokula,
nu, ne estu tro skrupula!
Ĉar promeso estas fasto,
vin forlasos via gasto.

Ne prokrastu la regalon,
verŝu vinon en pokalon
kaj vi vidos, la afablo
tenos gaston ĉe la ― tablo.