Enkomputiligis Don HARLOW

En ĉarma rond' knabina

de Julio BAGHY

#21 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


En ĉarma rond' knabina,
tre gaja kaj intima,
kun ironia ton'
provokis min propon':

"Se estas vi poeto
de kapo ĝis piedo,
versaĵojn faru pri
objektoj simplaj tri!

Festro, pord', kanapo;
jen temoj por la kapo.
Do, rompu, rompu ĝin
per ritmo kaj per rim'!"

Mi faris riverencon,
konsentis rekompencon:
"Por la poemoj tri
tri kisojn havu mi!

Fenestro, vi, okulo
de gaja revemulo,
mi alte taksas vin;
tra vi mi vidas ŝin.

Vin, pordo, mi preferas;
vi ŝiajn pensojn peras.
Malfermo ― la promes',
la fermo estas "jes!"

Mi ŝtas vin, kanapo,
Sur via mola drapo
ne batas sin anĝel'
post falo el ĉiel'."

La versoj plaĉi ŝajnis;
la kisojn tri mi gajnis,
sed poste flustris ŝi:
"La kisoj plaĉis pli ..."