Enkomputiligis
Don HARLOW
Interesa estas la kutimo
de Julio BAGHY
#22 en la poemaro
La vagabondo kantas
(1937)
Interesa estas la kutimo:
miajn buklojn erpas la knabino.
Ĉiun blankan haron, mi rimarkas,
por memoro petoleme ŝi elsarkas.
Se ŝi sarkos tiel unu jaron,
mi ne havos plu eĉ unu haron.