Enkomputiligis Don HARLOW

Sanktulinon mi ne vidas

de Julio BAGHY

#24 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


Sanktulinon mi ne vidas
en virina homo,
vane tion predikadas
papa Moŝt' en Romo.
Se nur sanktulinoj regus,
estus morta frapo,
ĉar ekzistus nek vi, nek mi,
nek en Rom' la papo.

Do kapelon mi ne faras
el virina sino,
nek sanktulo' mi volas esti
por ŝia pilgrimo.
Al sanktulo ŝi nur preĝas
kun pio kaj miro,
sed ŝi donas kison, koron
al ― pekema viro.

Kiso estas la plej dolĉa
en la tuta mondo.
Scias tion ja egale
pastro, vagabondo.
Sciis tion, sed forgesis
Lia Moŝt', la Papo,
kiam brunajn buklojn havis
lia sankta kapo.