Enkomputiligis Don HARLOW

En lum' mortanta sur la mara bordo

de Julio BAGHY

#25 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


En lum' mortanta sur la mara bordo
mi staras lace kun fordorma viv'.
Senbrue sin malfermas nokto-pordo,
mi retromigras sur la montdekliv'.
Vesperiĝas en la mond' ...
Vesperiĝas, vagabond'.

Nur sur la ondoj tremas lasta brilo,
simila al timema palpebrum'.
La brilo dronos poste kun humilo;
estingos migran brilon la mallum'.
Vesperiĝas en la mond' ...
Vesperiĝas, vagabond'.

Perdiĝis vojo en la blinda nigro,
la paŝoj stumble vane serĉas ĝin.
Laciĝis mi ... Sufiĉas jam la migro!
La noktripozo logas, vokas min.
Jam noktiĝas en la mond' ...
Jam noktiĝas, vagabond'.