Enkomputiligis Don HARLOW |
Florojn vi deziris; florojn mi kolektis. El cejanoj bluaj mi bukedon plektis. Ĉar en blu' cejana vin mem mi admiris, kun ridet' de l' kampo mi al vi ekiris. Vanis la klopodo ... Florojn vi jam havis. Multekostaj rozoj vian koron ravis. Ĉar la rozo estas pli pompa ornamo, velkis la cejanoj, velkis mia amo. |