Enkomputiligis Don HARLOW |
Ho, Ĉarmulin' infanmiena, fratin' vi estis kaj mi ― frat'. Por danki vin kun kor' sentplena al vi mi venis nun sen flat'. La vagonaro jam irpretas, atendas en la stacidom'; mi devos kuri, sed mi petas, memoron gardu pri la ― hom'. Pri l' homo, kiu al vi dankas pro rid' konsola, kora varm' ... Jen, vidu, nun la vortoj mankas; la danko estas nura larm'. Vin ne ofendu ĉe l' disiro konfeso lasta de l' korbat'; pardonu min, mi estas viro ... Ne frate amis vin la ― frat'. |