Enkomputiligis Don HARLOW

Mi dankas vin, ho Disinjoro

de Julio BAGHY

#28 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


Mi dankas vin, ho Disinjoro
pro bato, larmo kaj doloro.
Dum vergad' animo veas,
sur vundon fluas larm' balzame;
la doloro pensojn kreas
kaj kantas sentoriĉe flame
mia koro.
Ĉar trovis Vi min vergi inda,
mi estas vere enviinda,
Disinjoro.

Mi dankas vin, ho Disinjoro,
pro rido, revo, bonhumoro.
La cikatrojn rid' orumas;
gi forgesigas venĝe spiti.
Tra l' revado celo lumas
kaj novan mondon povas vidi
mia koro.
Pro bonhumoro espervinda
mi estas vere enviinda,
Disinjoro.