Enkomputiligis Don HARLOW

Min riproĉas la knabinoj

de Julio BAGHY

#29 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


Min riproĉas la knabinoj:
"Malfidela vagabond'!"
Flirto-ludon, belulinoj,
lernis mi en via rond'.

Por praktiki, ne forgesi
skermon en la amduel'
mi jam devas ĵurpromesi:
"Amas mi kun ― hundfidel'."

Estas mi sincera homo
kaj mi pensas dum la vort';
"Hundfidelo ekster domo
tre varias en la ― kort'."