Enkomputiligis Don HARLOW

Daŭgava muĝas

de Julio BAGHY

#31 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


Daŭgava (1) muĝas ... Daŭgava bruas ...
Vaga vento latvan ŝipon skuas ...
Hej, uf! Hej, uf! Vento ŝipon skuas.

Fratoj, nur la sklavo timas
skurĝon kaj tiranon,
la bravulo ja kutimas
spiti uraganon.
Vento vane klakas vipon,
la bravulo ridas;
kun fiero, fido ŝipon
li al celo gvidas.

Daŭgava ardas ... Daŭgava gardas ...
La danĝero latvan koron hardas ...
Hej, uf! Hej, uf! la danĝer' lin hardas.

Fratoj, staru vigle, firme
ĉe la direktilo,
maston, velon tenu ŝirme,
se tremas la kilo.
Suno venkos la tempeston,
sonos gaja kanto;
latva ŝipo ĝuu feston
en libera lando.

(1) Daŭgava ― rivero en Latvujo.