Enkomputiligis Don HARLOW

La amo estu ĉiam gaja

de Julio BAGHY

#33 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


La amo estu ĉiam gaja,
printempe suna, flore maja,
sincera en la sentdonaco
sen postaj pento kaj minaco ...

La amo estu sonĝo, revo,
petolaj dono kaj ricevo,
psalmado pia, kora ludo
sen postaj piko kaj aludo ...

La amo estu plenpasia,
sencela eĉ kaj senkonscia;
la amo ardu por la amo
sen posta moko pri la flamo ...

Ĉar amo vera kaj feliĉa
en sentoj estas senkondiĉa;
ne pensas ĝi, neniam veas,
en ridoj vivas kaj pereas ...