Enkomputiligis Don HARLOW

Iun tagon la sultano

de Julio BAGHY

#34 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


Iun tagon la sultano
venis el haremo.
Ruĝa estis la kaftano,
ruĝa la ― mieno.

Duboj pikis la sultanon:
"Tricent havi ― multe!"
Li disŝiris la turbanon.
"Tricent havi ― stulte!"

Kaj sekrete en divano
li demandis sklavon:
"Diru al mi, hund', kristano,
kiu havas pravon?

Havo inojn, en korano
diras Mahometo.
Unu havu la kristano,
dirs Krist-dekreto."

"Kristo pravas, ho, sultano,
flustris li kun klino,
ĉar anĝelo kaj satano
vivas en virino.

Graco estas por kristano
ero de l' edeno,
sed sufiĉas inferflamo
per la specimeno."

Ne respondis la sultano,
sed la sklav' konjektis,
ke ĵurnte je korano
Kriston li respektis.