Enkomputiligis Don HARLOW |
Patrino, vi blankhara naskintin', ĉu scias vi, la lando festas vin? Dum 'Tago de l' Patrinoj" pro mod' senfruktaj inoj bombastas pri l' virina destin'. Nun kronas per almozo kun grandanima pozo la ŝtato ― multidecon de l' sin' ... Patrin' hodiaŭ oni festas vin. Patrin', vi ploras. Mi komprenas vin. Nur restis sola mi el filoj kvin. Kvar floroj de l' espero, la cel' de l' sinofero forvelkis jam, blankhara patrin'. Kvar bravaj knaboj junaj, pro l' sun', laboro brunaj, fariĝis nur ― milita viktim' ... Patrin', hodiaŭ oni festas vin. Patrino, oni festas, sed ne vin. Nur restis unu, mi, por buĉmaŝin'. Vin, seka larmolago, ne plu koncernas tago de l' patrinbestigita virin'. Forgesis vin jam ĉiu. Ripozu kaj ne sciu, por morti oni vokis ― min ... Patrin', jam oni ne plu festos vin. Patrin', kiam kun frosto en la spin', en kot' novembra migros dum pilgrim' sentombaj tombserĉantoj, sencelaj vojirantoj al ŝtono de l' Milita Viktim' kaj ili ĵetos floron memore sur marmoron, jen estos "Tag' de Ĉiu patrin'" ... Patrin', nur tiam oni festos vin. |