Enkomputiligis Don HARLOW

Vokas sonorilo

de Julio BAGHY

#36 en la poemaro La vagabondo kantas (1937)


Vokas sonorilo
kaj sin turnas ĉiu
pie kun humilo
al la dia helo:
"Patro Nia, kiu
estas en ĉielo ..."


Pro l' sunbrilo, maro
monto, valo plata,
birdotril', arbaro
dankas Vin la homo:
"estu sanktigata
Via nomo ..."


Se nin sorto vundas,
mortnas vivdesegno;
se la bat' abundas,
vokas Vin parolo:
"venu Via regno,
estu Via volo ..."


Nin Espero gvidas,
logas nobla celo.
Ni por Bono spitas,
ke ekregu Vero
"kiel en ĉielo,
same sur la Tero."
Semu al la humo
benon sunradian,
post laborplenumo
nutru la infanon:
"Donu al ni nian
ĉiutagan panon ..."


Se ni koron kaŝas,
patre nin admonu:
se ni dorme paŝas,
faru koran vekon
kaj al ni pardonu
nian pekon ...


Se nin frat' ĉagrenas,
trompas nin malame,
regi nin ni penas
sen revenĝa piko;
"ni pardonas same
al la malamiko ..."


Homa fort' ŝancelas;
virton Vi eduku!
Ĝi vantemon pelas,
gardas la atenton ...
"kaj nin ne konduku
en la tenton ..."
Lasu, ke la Paco
gentojn frate ligu,
ĉar sen Via graco
falas Homo tamen
"kaj nin liberigu
de l' Malbono. Amen!"