Enkomputiligis Don HARLOW |
(Al unu el la poetofratoj)
Mi neniam volis esti de l' poetoj ― reĝo, nek cerbumis pri l' metriko, nek pri l' versoleĝo. Mi nur kantas ritme rime kiel mi deziras, al Parnaso de l' poetoj mi ja ne aspiras. Tre ridinde estus tie sen komprenu muti aŭ metrike korajn sentojn "dokte" pridiskuti. La moderna verso-arto forĝas kaj poluras, artifikas, elcerbumas, per cezur' mezuras, sed ne tiel, kiel iam grekoj ― verspiedojn; ĝi cezure tranĉas, buĉas eĉ mem la poetojn. La leganto streĉas menson, sen kompreno ĝemas: "Jen, poemo, vere brila, sed pri kio temas?" Min kritiko blufe poza tute ne afliktas, ĉar mi scias, ĝin la menso ― ne la koro ― diktas. Poezio de la menso povas esti arta, sed ĝi ĉiam fore vagas de l' sincero arda. Ĝi paradas troglodite en la vesto pompa kaj odoras de parfumo nur drogeja, trompa. Vane do vi min primokas kiel spitan homon, mi neniam vidis, vidos en Budapeŝt Romon. Vin papigu, se vi volas, tio min ne ĝenos, sed inspiron, ritmon, formon de vi mi ne prenos. Rajdas mi Pegazon propran; vojon ĝi tuj trovas, dum adeptoj viaj ŝvitas, versoparojn ― kovas. Mi ne "plukas" el dek lingvoj vortojn por la rimoj kaj ne pozas reĝmiene pri l' "licencaj" krimoj. Certe, ke mi erarpaŝis dum la ritmo-danco, sed neniam mian fraton pikis mi per ― lanco. Vin mi ŝatas, alte taksas, en respekto tenas, sed, pardonu, vian lingvon jam mi ne komprenas. Kvankam samaj estas niaj celo kaj egido, tamen ofte ŝajnas al mi, kantas vi en Ido. Do permesu rimarketon (venis ja okazo) dum la lego la kompreno estos nur ― oazo. Lingvo eble perfektecon gajnos en retorto, sed ĝin lerni oni devos de naskiĝ' ĝis morto. |