Enkomputiligis
Don HARLOW
Milda, Milda, Milda
de Julio BAGHY
#39 en la poemaro
La vagabondo kantas
(1937)
Milda, Milda, Milda,
hej, trifoje Milda!
Tri knabinoj, sama nom'.
Bluokula, bruna,
nigra, ore suna:
tri reĝinoj sur la tron'.
Unu koron prenas,
dua min katenas,
tria ― dum la kisoj svenas.