Enkomputiligis
Don HARLOW
Nur akvon petis mi
de Julio BAGHY
#40 en la poemaro
La vagabondo kantas
(1937)
Nur akvon petis mi,
vi donis fajran vinon.
Nur pajlon petis mi,
vi cedis lito-sinon.
Sed pro la fajra vin'
mi dormon vane spitis,
kaj jen, nun en maten'
mokridon mi meritis.